Kláštor pod Znievom | |
hungare: Znióváralja, germane: Kloster | |
municipo | |
Oficiala nomo: Kláštor pod Znievom | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Martin |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Turiec |
Montaro | Malgranda Fatro |
Najbaras kun | Slovany |
Konata loko | Znieva burgo burgoruino |
Rivero | Vríca |
Situo | Kláštor pod Znievom |
- alteco | 494 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 58′ 29″ N 18° 47′ 58″ O / 48.97472 °N, 18.79944 °O (mapo) |
Areo | 39,0294 km² (3 902,9 ha) |
Loĝantaro | 1 560 (31.12.2010) |
Denseco | 39,97 loĝ./km² |
Monto | Zniev |
Unua skribmencio | 1113 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 038 43 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | MT |
NUTS | 512354 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Kláštor pod Znievom | |
Retpaĝo: www.obecklastor.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Kláštor pod Znievom (hungare Znióváralja germane Kloster(-Kühhorn)) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Kláštor pod Znievom situas laŭ traira flankovojo. Martin troviĝas je 20 km.
Historio
Burgo
Supozeble en la 13-a jarcento burgo por la reĝo konstruiĝis, kiun la hungaroj nomumis Znió aŭ Turóc. Ĝi estis administra centro de la departemento. En 1241 la rifuĝanta Béla la 4-a onidire tie tranoktiĝis. En la 14-a jarcento la fortikaĵo estis pligrandigita, havanta gotikajn elementojn. En la 1440-aj jaroj la husanoj okupis ĝin, sed ili ne havis longe. En 1681 la Habsburgoj bruldetruis la fortikaĵon, neniam ĝi rekonstruiĝis.
Vilaĝo
La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1243 en hungara formo "Turuch" (=Turóc). La latina formo aperis en 1422, kiel "Suburbium oppidum Thuroch", do, ĝi jam tiam estis opidumo. En 1248 monaĥoj alvenis, kiuj helpis la administradon. La evoluanta loko iĝis kampurbo kun diversaj privilegioj. En 1720 oni komputis tie 84 familiojn. En 1785 1141 loĝantoj loĝis en 128 domoj, en 1828 1584 loĝantoj loĝis en 137 domoj. En 1850 juĝejo por distrikto ekfunkciis, en 1869 la unua slovaklingva katolika gimnazio kaj edukejo por instruistoj fondiĝis. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Znióváralja 1117 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Turčianske Teplice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj
- romkatolika paroĥa preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao de 1250, en 1728 ĝi barokiĝis
- baroka paroĥo de 1726
- ruino de la fortikaĵo sur montopinto 985 m alta
- monaĥejo, la plej malnova en Slovakio
- iama urbodomo de 1780
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento kaj loĝdomoj konstruitaj same tiam
- gimnazio de 1874