Kjonĝu
urbo en Sud-Koreio urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 38056–38201 38210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 248 244  (2023) [+]
Loĝdenso 187 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 51′ N, 129° 13′ O (mapo)35.85129.21666666667Koordinatoj: 35° 51′ N, 129° 13′ O (mapo) [+]
Areo 1324,39 km² (132439 ha) [+]
Kjonĝu (Suda Koreio)
Kjonĝu (Suda Koreio)
DEC
Kjonĝu
Kjonĝu
Situo de Kjonĝu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gyeongju [+]

Gjongĝu (koree 경주시, laŭ ĉinaj literoj 慶州市) estas universitata urbo en Sud-Koreio.

Kultura strato en Kjonĝu
Domoj en Kjonĝu
Universitata Biblioteko en Kjonĝu
Universitato en Kjonĝu

Bazaj informoj

Poŝto en Kjonĝu
Urbodomo

Geografio

Gjongĝu situas sur ebenaĵo en sudorienta parto de la lando. Multaj malaltaj montoj estas disaj ĉirkaŭ la grandurbo. La Orienta Maro troviĝas 28, Deguo 55, Seulo 277 km .

Historio

Gjongĝu (pli frue Sorabol (서라벌, 徐羅伐), poste Gumsong (금성, 金城) estis ĉefurbo de la praa regno Sila (57 a.K. - 935 p.K.), kiu regis proksimume du trionojn de la Korea Duoninsulo inter la 7-a kaj 9-a jarcentoj. Amasego da arkeologiaj lokoj kaj kulturaj trajtoj de tiu periodo restis en la urbo. Gjongĝu ofte estas referita kiel "la muzeo sen muroj". En 940 oni ekuzis la hodiaŭan loknomon kun signifo "Bondezira distrikto". En la 13-a jarcento la mongoloj, en la 20-a la japanoj atakis la urbon. Dum la Korea Milito ne okazis tie bataloj. En 1955 Gjongĝu pligrandiĝis kun la najbareco, samtempe ĝi ricevis urban statuson.

Ekonomio

En Gjongĝu dum la ĉefurba periodo frue formiĝis la komercado, sed nun la turismo estas la plej grava. En la 1970-aj jaroj la granda tutlanda industria evoluo tuŝis ankaŭ tiu ĉi urbon. La agrikulturo daŭre estas grava en la malproksimaj regionoj de Gjongĝu. La tri universitatoj reflektas la unikan rolon de la urbo.

Pagodo
Nacia Muzeo
Mezlerneja instituto

Klimato

En Gjongĝu jare pluvas po 1222 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro pli ofte pluvas (musono-sezono). La averaĝa jara temperaturo estas 12,2 °C.

Trafiko

Gjongĝu estas ligita al la tutlandaj relo- kaj aŭtovojoretoj.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.