Kjell Magne Bondevik
Persona informo
Kjell Magne Bondevik
Naskiĝo 3-an de septembro 1947 (1947-09-03) (76-jaraĝa)
en Molde
Religio luteranismo vd
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater Norvega Teologia Altlernejo vd
Partio Kristana Popolpartio vd
Subskribo Kjell Magne Bondevik
Familio
Infanoj John Harald Bondevik vd
Profesio
Okupo politikisto diplomato pastro vd
Aktiva en Oslo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Kjell Magne BONDEVIK [çɛl ˈmaŋnə ˈbunəviːk] estas norvega politikisto. Li naskiĝis la 3-an de septembro 1947 en Molde, laŭ profesio origine estas pastro kaj apartenas al la Kristana Popola Partio (Kristelig Folkeparti). Laŭ ŝanĝiĝantaj koalicioj kaj plimultoj en la nacia parlamento, la Storting, inter la jaroj 1997 kaj 2000 kaj duafoje inter 2001 kaj 2005 li estis ĉefministro de la ŝtato Norvegio.

Kjell Magne Bondevik dum vizito en Usono ĉe ties tiama prezidento Bill Clinton

La 3-an de marto 2000 li devis demisii kaj transdoni sian postenon al la politikisto Jens Stoltenberg de la socialdemokratia Laborista Partio (Arbeiderpartiet), post kiam li en la parlamento perdis fidan voĉdonon en konflikto pri la norvegia energia ekonomio.

Post kiam la Laborista Partio dum la sekvaj parlamentaj balotoj de la jaro 2001 amplekse perdis voĉojn, la norvega reĝo Harald la 19-an de oktobro 2001 denove nomumis lin ĉefministro. Li gvidis malplimultan registaron en koalicio de la konservativuloj, la liberala Venstre-partio kaj lia propra Kristana Popola Partio.

Dum la parlamentaj balotoj de la 12-a de septembro 2005 lia koalicio perdis kontraŭ la opozicia partia ligo el Laborista Partio, la Maldekstraj Socialistoj (Sosialistisk Venstreparti) kaj la ekologie kaj kamparane orientita Centra Partio (Senterpartiet) - la 17-an de oktobro 2005 denove Jens Stoltenberg iĝis ĉefministro de Norvegio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.