Kitami | |||||
---|---|---|---|---|---|
Japana nomo | 北見市 | ||||
Loko de Kitami en Hokajdo, Japanio. | |||||
urbo de Japanio • urbego | |||||
| |||||
Loko | |||||
Lando | Japanio | ||||
Regiono | Hokajdo | ||||
Gubernio | Hokajdo | ||||
Subgubernio | Subgubernio Abaŝiri | ||||
Municipokodo | 〒090-8501 | ||||
Fizikaj karakteraĵoj | |||||
Areo | 1 427,56 km2 km² | ||||
Loĝantaro (1-a de marto 2012) | |||||
Tute | 184 789 | ||||
Denseco | 87,55/km2/km² | ||||
Koordinato | 43° 48′ 00″ N 143° 54′ 00″ O / 43.80000 °N, 143.90000 °O (mapo) | ||||
Simboloj | |||||
Arbo | Japana taksuso (Taxus cuspidata) | ||||
Floro | Krizantemo | ||||
Flago de Kitami | |||||
Urbodomo de Kitami | |||||
Adreso | 〒090-8501 1 Higashi Ni-chōme, Kita Go-jō, Kitami-shi, Hokkaido | ||||
Oficiala retpaĝo: http://www.city.kitami.lg.jp/ | |||||
Kitami (japane 北見市 Kitami-shi) estas japana urbo en la centro de la subgubernio Abaŝiri (aŭ subgubernio Oĥotsk), insulo Hokajdo. Ĝi estas la plej enloĝata kaj la komerca centro de la subgubernio, kvankam ties ĉefurbo estas Abaŝiri.
Ĝi estas la dua plej granda urbo en Hokajdo. Proksime troviĝas la Montoj Kitami.
Vidaĵoj en Kitami | |
---|---|
Vido al la urba centro elde la sudaj montetoj | |
Municipa glitŝtonejo | Muzeo Pierson |
Strato en Onneyu | Onsen de Takinoyu |
Naturcentro Wakka | Vintra Festivalo |
Historio
- La vilaĝo Nocukeuŝi-mura, fondita en 1872, ricevis la kanĝian nomon 野付牛村 en 1875.
- La vilaĝoj Rubeŝibe kaj Oketo disiĝas de Nocukeuŝi-mura en 1915
- En 1910, la vilaĝo estis ligita per fervojo kun Sapporo ; ĝi fariĝis urbeto en 1916.
- La vilaĝoj Ainonai kaj Tanno disiĝas de la urbeto Nocukeuŝi en 1921
- La 10-an de junio 1942, post kunfando kun aliaj vilaĝoj, la urbeto fariĝis la urbo Kitami.
- En septembro 1956, la vilaĝo Ainonai estis kunfandita kun Kitami.
- La 5-an de marto 2006, la urbetoj Rubeŝibe, Tanno kaj Tokoro kunfandiĝis en la nova urbo Kitami.
La 1-a de marto 2012, la loĝantaro estis 124 789 homoj , tie estas denso de 87,55 homoj/ km².
Produkto
Kitami estis grava produktanto de mento, kies kultivo komenciĝis ĉirkaŭ en 1897 kaj kulminis en 1935.[1][2] Kitami tiam estis la unua produktanto en la mondo, kun 70% el la monda produkto.
Scienco kaj Kulturo
Eduko
En Kitami troviĝas la Instituto de Teknologio de Kitami (北見工業大学, Kitami kōgyō daigaku), nacia teknika universitato fondita en 1966 ,[3] kaj la Japana Kolegio pri Flegado de la Ruĝa Kruco, privata universitato pri flegado malfermita en 1999.[4]
- Mezlernejo Hokajdo Kitami Hokuto
- Mezlernejo Hokajdo Kitami Hakuyou
- Mezlernejo Hokajdo Kitami Ryokuryo
- Komerca Mezlernejo Hokajdo Kitami
- Teknika Mezlernejo Hokajdo Kitami
- Mezlernejo Hokajdo Rubeŝibe
- Mezlernejo Hokajdo Tokoro
- Mezlernejo Fuĵi por Knabinoj (privata lernejo)
Festivaloj
Astronomio
En la urbo estas la Observatorio de Kitami, en kies honoro estis nomita la asteroido 3785 Kitami.
Sporto
La urbo havas fortajn asociojn de glitŝtonludo, hereditaj de la iama urbo Tokoro. La intereso por la glitŝtonludo kreskis sekve al amika vizito de la glitŝtonluda teamo de Alberto en 1980. Glitŝtonludo estis enkondukita kiel korpa eduko en pluraj lernejo de Kitami.[8] De Tokoro venis kvin anoj de la glitŝtonluda teamo por la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano, tri anoj por la Vintra Olimpiko 2006 en Torino kaj tri anoj por la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero.
- Ĉefa strato en Kitami
- Instituto de Teknologio de Kitami
- Eniro de la templo Gokokusan Kodaiji
Klimato
Kitami havas kontinentan malsekan klimaton kun malvrmaj vintroj kaj sufiĉe varmaj someroj. Plej malvarma monato estas januaro kun averaĝa temperaturo de ‒8 °C, plej varma estas aŭgusto kun 25,7 °C. Oni notis rekordan malvarmon de ‒30,9 °C kaj rekordan varmon de 37 °C.
Kitami ricevas malpli da precipitaĵo ol la cetera Japanio ĉar ĝi estas ŝirmita kontraŭ la malsekeco veninta el la Japana Maro kaj Pacifiko.
Transportoj
- La Nacia ŝoseo 39 traira Kitami.
- La firmao Kitami Bus havas pluraj inter-urbajn servojn kaj itinerojn ekster urbon.[9]
- La Ĉefa Linio Seikoku de la JR Hokajda atingis la urbon la 19-an de oktobro 1910, kiam la urbo ankoraŭ nomiĝis Nocukeuŝi. La plej granda stacidomo estas Stacio Kitami. Ankaŭ Stacio Niŝi-Kitami, Stacio Hakujō kaj Stacio Itoŝino estas en Kitami.
- La urbo estas servita de la Flughaveno Memanbecu en la najbara urbo Oozora.
Ĝemelurboj
- Elizabeth, Nov-Ĵerzejo, Usono ; subskribita la 12-an de junio 1969.[10]
- Poronajsk, Saĥalena provinco, Rusio ; subskribita la 13-an de aŭgusto 1972.
- Jinju, Sud-Koreio.
- Barrhead, Alberto, Kanado. (Barrhead havis rilatojn kun la iama urbo Tokoro, kunfandita en Kitami, kiu daŭrigis la rilatojn).
- Koĉi, gubernio Koĉi, Japanio.
- Sakaŭa, gubernio Koĉi, Japanio.
- Marumori, gubernio Mijagi, Japanio.
- Ono, gubernio Gifu, Japanio.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Kitami Mento Kunmemorado en la Halo de Menta Distilado de Kitami el la paĝaro de Welcome to Kitami Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Kitami Mint Memorial Museum ; el la paĝaro de Explore the Wonderland Orienta Hokajdo Arkivigite je 2019-09-21 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Oficiala paĝaro de la Instituto de Teknologio de Kitami (japane)
- ↑ Oficiala paĝaro de la Japana Kolegio pri Flegado de la Ruĝa Kruco (japane)
- ↑ Vintra Festivalo de Kitami el la paĝaro de Welcome to Kitami Arkivigite je 2016-10-21 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Festival Bonĉi de Kitami el la paĝaro de Welcome to Kitami Arkivigite je 2016-10-25 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Festivalo de la Krizantemo de Kitami el la paĝaro de Welcome to Kitami Arkivigite je 2016-10-25 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Historio de la glitŝtonludo ; el la paĝaro de Kitami (japane)
- ↑ Oficiala paĝaro de la korporacio Kitami Bus (japane)
- ↑ Ĝemelitaj Urboj kaj Subŝtatoj, Rilatoj inter Usono kaj Norda Japanio, el la paĝaro de Consulatr General of the United States Arkivigite je 2016-11-23 per la retarkivo Wayback Machine (angle)