Kisdombegyház (kiŝdombedjhAz) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Mezőkovácsháza. La loknomo signifas: malgranda-holmo-eklezio.

Blazono de Kisdombegyház
Bazaj informoj
46° 22′ 12″ N 21° 06′ 00″ O / 46.37000 °N, 21.10000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 12″ N 21° 06′ 00″ O / 46.37000 °N, 21.10000 °O (mapo)
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 590
- Poŝtkodo: 5837
- Telefonprefikso: 68
Situo
Kisdombegyház situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero.
Historio
La turkoj faris senhoma la regionon. Poste farmoj formiĝis. En 1819 oni fondis 3 vilaĝojn apude: Dombegyház, Magyardombegyház kaj Kisdombegyház. Ili iĝis sendependaj depost 1990. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto, preĝejo, sportejo, kuracejo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.