Kisbágyon [kiŝbAdjon] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Pásztó. Kis signifas: malgranda.
![](../I/Kisb%C3%A1gyoni_r%C3%B3mai_katolikus_templom.jpg.webp)
Katolika kirko de Kisbágyon
Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- Koordinatoj: 47° 49′ 21″ N 19° 35′ 06″ O / 47.82250 °N, 19.58500 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 49′ 21″ N 19° 35′ 06″ O / 47.82250 °N, 19.58500 °O (mapo)
- Loĝantaro: 450
- Poŝtkodo: 3046
- Telefonprefikso: 32
Situo
Kisbágyon situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Pásztó troviĝas 17, Hatvan 22, Aszód 25 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1265 laŭ tiama ortografio "". Ekde 1552 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Dum regado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, biblioteko, interretejo, kuracejo, migra poŝto, 2 vendejoj, drinkejo.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Terezo el Avila el la 1940-aj jaroj
- ligna sonorilostablo de 1730
- klasikisma nobeldomo de Ondrejovich [ondrejoviĉ] de 1831
- nobeldomo de Géczy [gEci] de 1852, nun estas administrejo de la municipo
- nobeldomo de Balogh [balog] el la 19-a jarcento
- muzeo de trofeoj el Afriko
- monumento pri falintoj
- akvorezervujo de 1967
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.