-2.jpg.webp)
Kisŭah (arabe كسوة الكعبة, kisŭat al-ka'bah) estas la tolaĵo kiu kovras la Kaabon en Mekko, Saŭdarabio. Ĝi estas tolkovrita ĉiujare en la 9a tago de la monato Dhu al-Hijjah, nome la tago kiam la pilgrimantoj foriras al la ebenaĵoj de la Monto Arafat dum la Haĝo.[1] La termino kisŭah estas araba vorto por 'pall', nome la tolaĵo metita sur kaskedo, kaj estas parenca vorto de la hebrea vorto kisui.
La nuntempa kovro estas de 658 m² kaj estas farita el 670 kg de silko. La brodaĵo enhavas 150 kg de fadenoj el oro. Ĝi konsistas el 47 pecoj de tolo kaj ĉiu peco estas 14 m longa kaj 101 cm larĝa.
Referencoj
- ↑ Qiswa, Kiswah & Kaaba. Alirita 2016-07-18.
Eksteraj ligiloj
- A historical look at the Kiswah Arkivigite je 2005-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Qiswa
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.