La Ciro-cilindro, ankaŭ Ciro-manifesto aŭ Ciro-edikto estas antikva argila rulaĵo, kiu entenas la proklamon de aĥemenida (malnovpersa) reĝo Ciro la 2-a, verkitan post 538 a.K. La teksto de la Ciro-cilindro informigas el vidpunkto de la persa reĝo pri kaŭzoj de falego de la lasta novbabilona reĝo Nabonido.
La judoj asertas en la malnova testamento, ke ili ricevis la rajton por konstrui la Jerusaleman templon, post la hejmenreveno el Babilono. La sciencistoj ĝis hodiaŭ ne trovis rektan pruvaĵon pri tio.
La Ciro-cilindro
Trovo, priskribo
La arĥeologo Hormuzd Rassam malkovris la cilindron en 1879 en Babilono. Evidentiĝis, ke ĝi estis verkata en la akada lingvo per kojnoskribo. Oni trovis du partojn kaj oni tradukis ilin sendepende unu de la alia. Henry Rawlinson publikigis unuafoje en 1884 la ĉeftabulon, rezervitan en Londono. C.E. Keiser publikigis en 1920 la pli malgrandan parton en New Haven. La simileco de la du eroj estis jam konata longtempe, sed la senproblema kunmeto de la eroj okazis nur en 1976. Ili videblas - kiel unuigita - ekde tiam en la Brita Muzeo en Londono. En 2010, la muzeo decidis pri pruntedono de la cilindro al Irano.
Enhavo
La cilindro sciigas, ke reĝon Ciro helpis Dio Marduk por okupi Babilonon sen batalo. La reĝo restarigis la altarejojn de la dioj, resetligis la popolojn de Babilono (judoj tiam estis kaptitaj en Babilonio).