Kiril Draĵev - bulgare Кирил Дражев - estis bulgara esperantisto, teatra aktoro kaj reĝisoro. Li multajn jarojn laboris kiel tradukisto de dramverkoj por la Bulgara Esperanto-Teatro (BET), kaj de 1970 ĝis 1983 ankaŭ kiel reĝisoro de la teatro.[1] Pro liaj meritoj en tiu laboro, li deklariĝis honora membro de UEA kaj de la Bulgara Esperanto-Asocio.[2]
Referencoj
- ↑ bulgarlingva gazetara informo en oktobro 2011 okaze de la 100-jara jubileo de la naskiĝo de BET-aktoro Petar Vasilev en la retejo espereto.com kun mencio de Kiril Draĵev
- ↑ gazetara komuniko "Bulgara E-Teatro 50-jara" en guglo-grupa notejo soc.culture.esperanto (en oktobro 2010)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.