Insulo Reĝo Georgo | ||
---|---|---|
Admiralty Bay, Insulo Reĝo Georgo Foto de 1962 | ||
insulo | ||
Akvejo | Suda oceano | |
Insularo | Sudaj Ŝetlandaj Insuloj | |
Geografia situo | 62° 2′ S, 58° 21′ U (mapo)-62.033333333333-58.35655Koordinatoj: 62° 2′ S, 58° 21′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 95 km | |
Larĝo | 25 km | |
Areo | 1 150 km² | |
Plej alta loko | Rose Peak 655 m | |
Loĝantaro | 300 Stacia personaro (vintro) <1 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Villa las Estrellas | |
Topografia mapo de la insulo | ||
Insulo Reĝo Georgo (angle King George Island, por Argentino Isla 25 de Mayo (insulo 25a de majo), por Ĉilio Isla Rey Jorge, por Rusio Vaterloo (Waterloo)) estas la plej granda el la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, kuŝanta je 120 km ĉe la marbordo de Antarkto en la Suda Oceano. La insulo estis nomita laŭ la reĝo Georgo la 3-a de Britio resp. laŭ la dato de sendependiĝo de Argentino.
La insulo estas postulata de Britio ekde 1908, kaj laŭ tio apartenas al la Brita Antarkta Teritorio ekde 1962. Ĝi cetere estas postulata de Ĉilio ekde 1940 kiel parto de la provinco Antártica Chilena, sed ankaŭ de Argentino.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.