Kim Kardashian | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Kim Kardashian | |||||
Naskonomo | Kimberly Noel Kardashian | ||||
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1980 (43-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Etno | Armenoj en Usono • Dutch Americans • angla usonano • Irish Americans • skot-Usonano vd | ||||
Lingvoj | angla • usona angla vd | ||||
Loĝloko | Calabasas • Los-Anĝeleso vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Marsiling Secondary School • Marymount High School • The Buckley School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Kardashian-Jenner family vd | ||||
Patro | Robert Kardashian vd | ||||
Patrino | Kris Jenner vd | ||||
Gefratoj | Kourtney Kardashian • Khloé Kardashian • Rob Kardashian • Kylie Jenner • Kendall Jenner vd | ||||
Edz(in)o | Damon Thomas • Kris Humphries • Kanye West vd | ||||
Amkunulo | Reggie Bush • Nick Lachey • Nick Cannon • Pete Davidson vd | ||||
Infanoj | North West • Saint West • Chicago West • Psalm West vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | mododezajnisto • mondumano • modelo • blogisto • entreprenisto • aktoro • televida produktoro • voĉaktoro • famulo • modelo de la erotika fotografio vd | ||||
Laborkampo | famulo vd | ||||
Aktiva dum | 2007– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kimberly Noel „Kim“ KARDASHIAN (21-an de oktobro 1980 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estas realeca televida stelulino, modelo, aktorino kaj entreprenistino en Usono. Laŭ la stato de 2023 ŝi vivas en la protektita urbeto Hidden Hills, iom pli ol 40 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Los-Anĝeleso kaj de Holivudo, kun multaj same socie konataj najbaroj.
La patro de Kardashian estis armena, ŝia patrino havas skotajn-nederlandajn praulojn. Ŝia patro estis la mortinta elstara advokato Robert „Rob“ Kardashian (1944–2003), strikta fidulo de O. J. Simpson kaj membro en la defenda teamo dum ties juĝproceso. Ŝia vicpatro estas Caitlyn Jenner, usona venkinto de ormedalo en dekatlono dum la Somera olimpiko de 1976 en Montreal, kiu elŝrankiĝis kiel transgenrulino en 2014.
Kardashian estis konata pro la familia realeca televida soapo Keeping Up with the Kardashians, en kiu patroprenis ŝia tuta familio. Ŝi ankaŭ aperis en diversaj amuzprogramoj, parolskeĉoj kiel en Larry King Live, The Simple Life, Late Show with David Letterman, Jimmy Kimmel Live!, The Tonight Show kaj Dancing with Stars.
Kiel aktorino ŝi ludis etajn rolojn en Beyond the Break, How I Met Your Mother kaj Disaster Movie.
Ŝi fifamiĝis en 2007, kiam Vivid Entertainment Group aperigis privatan seksan videon pri Kardashian kun kantisto Ray J. La entrepreno pagis 5 milionojn da usonaj dolaroj por ĉesisgi la juĝproceson.
Ŝi havas butikĉenon D-A-S-H kun ŝiaj fratinoj Khloé kaj Kourtney.
Ŝi estis edzino de 2000 ĝis 2004 kun muzikproduktisto Damon Thomas. Ŝi edziniĝis en 2011 kun NBA-ludisto Kris Humphries (New Jersey Nets).