Situo de Kilpisjärvi en Finnlando Koordinatoj: 69° 03′ N 20° 48′ O / 69.05 °N, 20.8 °O (mapo) |
Kilpisjärvi estas setlejo en la komunumo Enontekiö en Laponio.
112 km norde de Kaaresuvanto ĝi estas la plej nordokcidenta loko de Finnlando en "la okcidenta orelo".
Kilpisjärvi estas vilaĝeto ĉe la limo kun Norvegio (je la norvega flanko ne estas loĝloko). Ĝi atingeblas per aŭtobuso el la norvega Skibotn kaj la finna Kaaresuvanto. Plue ĝi situas je la E8. Ĝi havas etan flughavenon (finne: asema) (nur por helikopteroj en urĝaj kazoj) kaj tie estas veterstacio. La vilaĝo havas elvidon al la lago Kilpisjärvi. Ĝi situas ĉ. 500 metrojn super marnivelo. Iom super la vilaĝo estas la plej alta punkto de la E8.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.