Kilometra punkto, kies siglo estas PK, estas grandeco uzata por situigi punkton laŭlonge de transportvojo (fervojo, tervojo, akvovojo), kiu estas kalkulata mezurante en kilometroj la longon de la vojparto inter la punkto kaj punkto nulo propra al ĉiu vojo, kiu servas kiel origino de la marko.
La kilometraj punktoj de vojo estas ofte markitaj je regulaj distancoj, kaj je la nivelo de apartaj lokoj kiaj la survojaj artverkoj, per limŝtonoj aŭ per tabuloj lokitaj rande de la vojo.
Por ekzemplo dum okazaĵo (paneo, akcidento, incendio, ktp.), la PK utilas al la kompetentaj aŭtoritatoj (retzorgantoj, polico, ĝendarmoj, fajroestingistoj, sukuraj servoj) por situigi la okazaĵon kaj tiel interveni.
Fervojoj
La kilometra punkto[1] (PK) estas uzata por rapide kaj precize montri al loko sur fervojo.
La komenco de la kilometrado estas de ĉefa stacidomo. Tiel, por ekzemplo, la grandaj stacidomoj de Parizo estis markitaj per la kilometra punkto nulo :
- Stacidomo du Nord : PK 0 por la ĉefa norda direkto ;
- Stacidomo de l'Est : PK 0 por la ĉefa orienta direkto ;
- Stacidomo Montparnasse (malnova) : PK 0 por la ĉefa sudokcidenta direkto (tiu stacidomo estis alilokita, tiu loko estas nun je PK 0,450) ;
- Stacidomo Saint-Lazare : PK 0 por la ĉefa okcidenta direkto ;
- Stacidomo de Austerlitz : PK 0 por la ĉefa suda direkto ;
- Stacidomo de Lyon : PK 0 por la ĉefa sudorienta direkto.
Tervojoj
Ankaŭ en tervoja tekniko, la PK estis uzata de la retzorgantoj, sed ofte anstataŭigita per gvidomarko (PR en Francio).
Akvovojoj
La PK, kilometra punkto, estas videbla laŭforme de limŝtonoj ebligantaj situigi ejojn sur kanalo aŭ navigebla akvofluejo[2]. La kilometra punkto 0, aŭ PK0, troviĝas en Parizo, Kajo de Montebello, piede de la katedralo Dipatrino.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Site SNCF infolignes, glossaire : Point kilométrique lire en ligne Arkivigite je 2011-12-28 per la retarkivo Wayback Machine (legita en la 21-a de Julio 2010).
- ↑ Retpaĝejo navigeblaj akvovojoj de Francio, Lexique : les équipements du linéaire : PK, point kilométrique lire en ligne Arkivigite je 2014-01-11 per la retarkivo Wayback Machine (consulté le 21 juillet 2010).