
Otomana kilij de la 19a jarcento; tiu tipo kun mallonga, larĝa klingo estis konata kiel "pala".
Kiliĝ aŭ kilij (el tjurka kılıç, laŭvorte "glavo")[1] estas tipo de unu-mana, unu-randa kaj modere kurba cimitaro uzita de la Timurida Imperio, de la Mamluka Imperio, de la Otomana Imperio, kaj de la postaj Tjurkaj Ĥanlandoj de la stepoj de Centrazio kaj Eŭrazio. Tiuj glavoj estis disvolvigitaj el pli fruaj tjurk-mongolaj sabroj kiuj estis uzitaj en landoj invaditaj aŭ influitaj de Tjurkaj popoloj.
La kilij iĝis simbolo de povo kaj reĝeco (regorajto). Por ekzemplo, regantaj selĝukoj portis la nomon Kilij Arslan (kılıç-arslan) kun la signifo "glavo-leono".
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.