Ne konfuzu humuson kun humo (organika tavolo en la grundo)

Bovleto da kikerkaĉo.

Kikerkaĉo kun oleo.
Kikerkaĉo aŭ humuso (arabe حُمُّص, ḥammaṣa (hamasa)) estas kaĉo aŭ saŭco el la Mezoriento surbaze de kikeroj kaj suko de citrono, preskaŭ ĉiam ankaŭ kun sezama pasto. Ofte ĝi estas manĝata en pitabulko aŭ de telero. Sur telero kun kikerkaĉo oni plej ofte verŝas iom da olivoleo. Tia telero krome estas ornamita per iom da petroselo, legomoj kaj/aŭ (saŭco de) akraj kapsikoj.
Kikerkaĉo ankaŭ estas foje servata kiel saŭco al kikerbuloj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.