Kigaoj | |
---|---|
etno | |
Suma populacio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
| |
Religio | |
| |
La kigaoj (ankaŭ nomataj:Bakiga, Bachiga aŭ Chiga) estas etno en la sudokcidento de Ugando, plejparte loĝanta en la regiono Kabale. Laŭ la lasta censo (2002) 1,7 milionoj de ili vivas en Ugando.
La tradiciaj kigaoj estis tre segmentigita socio, kiu enmigris el la hodiaŭa Ruando en la regionon ĉirkaŭ Kabale. Ili kredis je Ruhanga, la kreinto de ĉiu surteraĵo. Krome ili havis plurajn kultojn, inter kiuj la plej grava estis Nyabingi, la spirito de alte estimata pluvofaranto.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.