Kierling [Kirling] estas katastrala komunumo (loko) de la urba komunumo Klostronovburgo (germane Klosterneuburg), urbo de la Interpopola Kompreniĝo, en la federacia lando Malsupra Aŭstrio kun ĉirkaŭ 3,000 loĝantoj. Poŝtkodo: 3400. Vilaĝestro Markus Fuchs (ÖVP).
Antaŭe estis Kierling tre ŝatata ripozloko por pulmomalsanuloj, Franz Kafka loĝis la lastajn monatojn de sia vivo pro pulmomalsano en Kierling.
Geografio
La katastrala areo de 11,5 km² kun 25 km limlongeco situas 213 m super la maro. Norde kaj sude de la Kierling-valo supreniras deklivoj de la vienaj arbarmontoj kaj sekve limas la loko proksimume sude je Weidling-valo [Vajdling] kaj norde je Hadersfeld respektive Kritzendorf (Kricendorf).
Historio
Unuaj fruŝtonepokaj arkeologiaj trovaĵoj atestas loĝatecon de Kierling ekde ĉirkaŭ 3 000 jaroj antaŭ Kristo. Jam en la jaro 1072 estis Kierling unuafoje dokumente menciita, sed tiam sub la nomo "Chirchlingen" [Ĥirĥlingen].
Vidindaĵoj
* Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo kun malnovaj romanikaj fundamentaj muroj de la prapreĝejo, la internaj ĉambroj de la novromanika preĝejo estis en novarta stilo.
* Kafka monumento el sabloŝtona bloko kun busto el bronzo kaj monumenta skribo.
* Iama sanatorio Hoffmann. En la domo de ĉefstrato n-ro 187 ekzistis ekde 1913 la privata sanatorio de d-ro Hugo Hoffmann. Je la 19-a de aprilo 1924 oni transportis Franz Kafka en la sanatorion kun laringa tuberkulozo kaj li mortis tie la 3-an de junio 1924. Nuntempe estas en la domo aranĝita kunven- kaj memorigĉambroj de la Aŭstra Societo Franz Kafka.
* Muzeo de Kierling kun ampleksa kolekto da tonditaj siluetoj.
* Burgo de ĉaroj estas kolekto da ĉaroj kaj veturiloj en la aera parto de la muzeo.
- Busto de Franz Kafka en Kierling
- Franz Kafka monumento en Kierling
- Franz Kafka memorigejo, iama sanatorio
- Muzeo de Kierling
- Burgo de ĉaroj en Muzeo
- Forĝista balgoblovilo en Muzeo
- Armea Bakveturilforno en Muzeo
Eksteraj ligiloj
Kierling: http://klosterneuburg.riskommunal.net/system/web/zusatzseite.aspx?menuonr=220477650&detailonr=220503934 germane
Muzeo de Kierling: http://www.museumkierling.com/ germane