Kevin Beurle | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-an de januaro 1956 | |
Morto | 29-an de majo 2009 (53-jaraĝa) | |
Alma mater | Imperia Kolegio Londona vd | |
Profesio | ||
Okupo | programisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kevin BEURLE (naskiĝis la 19-an de januaro 1956 en Swansea, mortis la 29-an de majo 2009 en Kapadokio) estis brita astronomo, astrofizikisto kaj programisto
Li fariĝis bakalaŭro pri fiziko en la Imperia Kolegio Londono en 1976
Li laboris pri aerospacaj sciencoj kaj komputado en la Universitato Queen Mary de Londono, kaj estis unu ĉefa gvidanto de la misio Cassini-Huygens kiu observis Saturnon kaj ties lunojn. Li estis fakulo pri la sistemoj de kosma bildigo, malvolvis programarojn kaj zorgis pri la sinsekvo de la observadoj de la kosmosondilo.
Li estis vegetarano kiel siaj prapatroj de kvin generacioj[1]. Li praktikis subakvigadon, montogrimpadon kaj skiadon.
La 21-an de julio 2005, li estis en la metrostacio Oval dum terorista atako de Londono[2].
Li mortis pro falo de varmaerbalono sekve al kolizio kun alia balono en Kapadokio (Turkio)[3]. Li estis la ununura mortinto, kvankam pluraj homoj estis grave vunditaj en la akcidento.
Noto kaj referencoj
- ↑ Generacioj da Vegetaranoj Arkivigite je 2009-03-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Incidento en la metroo; ĉu tiu afliktis vin ? ( BBC news) (angle)
- ↑ Brita sciencisto Kevin Beurle mortigas pro kolizio de balonoj en Turkio (Timesonline) (angle)
British tourist killed in hot air balloon crash in Turkey (Telegraph.co.uk) (angle)
Omaĝo al la viktimo de falego de varmaerbalono (Sky news) (angle)
Eksteraj ligiloj
- angle persona paĝo de Kevin Beurle Arkivigite je 2006-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Nekrologio; Kevin Beurle, 1956-2009