Ketoprak (manĝaĵo) | |||
---|---|---|---|
| |||
Ketoprak vendata en Ĝakarto | |||
|
Ketoprak estas vegetara manĝaĵo el Ĝakarto, Indonezio. Ĝi konsistas el tofuo, legomoj kaj lontongo (rizokuko), riznudeloj surtabligata en arakidosaŭco.
Ingrediencoj
Ketoprak konsistas el tranĉaĵoj da fritita tofuo, vaporkuirita rizokuko (lontong aŭ ketupat), Tranĉaĵoj da brasiko kaj kukumo, bihun (maldikaj riznudeloj), mungidoj en arakidosaŭco, surŝutita per krupuko (= ne ċiam vegetara!) aŭ empingo kaj frititaj ŝalotoj. La fritita tofuo povas esti konsiderata kiel la centropeco de la manĝaĵo, ĉar ĝi estas freŝe fritita tuj post la kliento mendis la manĝaĵon, por certigi ĝian freŝecon kaj varmegecon.
La arakidosaŭco estas farita el muelitaj arakidoj kaj palmosukero, miksita kun ajlo, kapsiketoj, salo kaj kecap manis (dolĉa sojsaŭco).
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.