Keszthely | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Hungaria urbo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8360 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 18 031 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 237 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 46′ N, 17° 15′ O (mapo)46.767517.24628Koordinatoj: 46° 46′ N, 17° 15′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 75,98 km² (7 598 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Keszthely [+] | |||||
Keszthely (kesthej) estas urbo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely, kies centro estas.
Geografio
Keszthely situas sur ebenaĵo, ĉe okcidenta bordo de Balatono, fine de fervojoj Budapeŝto-suda Balatono kaj Budapeŝto-norda Balatono, krome estas loke haveno, krome flughaveno en la proksima Sármellék. Aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Adriatiko estas ne tro for.
Ĉe la urbo fluas la rivero Zala, kiu tie alfluas la lagon Balatono ĉe Fenékpuszta [loka areo]. Tie staris en la romia epoko la urbo Valcum. Oni elfosis ĉe Fenékpuszta hunajn kaj avarajn trovitaĵojn. Keszthely mem estis grava stacio de komerca vojo inter Italio kaj Buda ekde la Arpad-epoko. La gotikstilan, plebanian preĝejon - konstruitan en 1386 -, oni transformis dum la turka epoko al fortikaĵo. La turkoj neniam okupis la fortikaĵon de Keszthely.
Historio
La komunumo graviĝis ekde 1739 kiel centro de la Festetics-bieno [feŝtetiĉ]. La plej elstara familiano estis György Festetics (politikisto), kiu fondis en 1797 la Georgikon-on (ĝi estis la unua regula ekonomia lernejo de Eŭropo), juran antaŭulon de la hodiaŭa Agrarscienca Universitato Pannon. Li iniciatis ankaŭ en 1817 la Helikon-festojn, kiujn oni organizas eĉ hodiaŭ kiel renkontiĝon de transdanubiaj studentoj.
La kastelo Festetics estas la plej grava kultura heredaĵo de la balatonsupra areo. Ĝi estis konstruita en 1750, en baroka stilo kaj estis plilarĝita inter 1883 kaj 1887 en eklektika stilo. Tiam konstruiĝis eĉ la Keszthely-karakteriza turo. En la malnova parto de la kastelo troviĝas la 70.000-voluma Helikon-biblioteko kun kelkaj raraĵoj kaj la plej kompleksa librokolektaĵo pri Balatono. Famas en la urbo ankaŭ la Balaton-muzeo kaj la Georgikon-bienmuzeo.
Ekde fino de la 19-a jarcento, Keszthely iĝis grava baneja centro de la Balatono (menciindas, ke la kuracbanejo Hévíz troviĝas nur je 6 km).
La komunumo estis ĝis 1954 grandvilaĝo, inter 1950 kaj 1979 apartenis ĝi al departemento Veszprém, poste al Zala.
Famuloj
- en Keszthely naskiĝis kaj mortis:
- en Keszthely naskiĝis:
- aktoroj Lajos Básti, Hermin Boér, Gergely Kocsis, János Horkai kaj Mária Kovács
- György Fehér (bestokuracisto)
- cirkisto József Richter
- dirigento Imre Pető
- fizikisto Endre Sándor
- geografo Béla Bulla
- generalo Lajos Asbóth
- József Horváth (inĝeniero)
- inventisto Dávid Schwarz
- juristo József Takáts
- kanoniko György Fejér
- komponisto Károly Goldmark
- kuracisto Soma Beck
- operkantisto Boldizsár László
- pentristoj Géza Perneczky kaj János Schadl
- politikistoj Károly Maróthy kaj István Stadinger
- primaso Kolos Vaszary
- verkisto Ignác Nagy
- en Keszthely mortis:
- agronomoj Sándor Belák, László Berzsenyi-Janosits, László Csíki, Lajos Dőry, Adolf Érkövy, György Festetics, Ferenc Malatinszky, Béla Pesthy kaj Gyula Sáringer
- bestokuracisto Vince Szekeres
- farmaciisto Gyula Magyary-Kossa
- inĝenieroj Gábor Groffits kaj Endre Vladár
- instruisto Pál Gerics
- kanoniko Adolf Kunc
- militestro József Festetics
- ornitologo Sándor Lovassy
- pentristoj Piroska Péczely kaj Ferenc Szablya-Frischauf
- poeto József Rájnis
- Károly Bakonyi (vitisto)
Famaj nomportantoj
Profanaj vidindaĵoj
Sakralaj vidindaĵoj
- Karmelana Baziliko de Keszthely
- Preĝejo Patrono de Hungaroj (Keszthely)
- Kalvinana preĝejo (Keszthely)
- Luterana preĝejo (Keszthely)
- Sinagogo en Keszthely
Eduko
Esperanto
Estas delegito de UEA tie.