Keszü [kesu], kroate Kesuj aŭ Kesin estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs.
Bazaj informoj
- Areo: 7 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.0189/18.1911
- Loĝantaro: 1310
- Poŝtkodo: 7668
- Telefonprefikso: 72
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, meze de sakovojo el Pécs. Tiu urbo troviĝas 7, Szentlőrinc 19, Siklós 24, Pécsvárad 29 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko. Antaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1192 laŭ tiama ortografio "Kesiu". Post la mezepoko dum la turkoj la vilaĝo ne senhomiĝis. Inter 1918-1920 la serboj okupis ankaŭ tiu vilaĝon. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, klubo de maljunuloj, poŝto.
Vidindaĵo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1781
- kruco de 1863
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.