Kesto estas ia ujo kiu povas enhavi diversajn objektojn. Kestoj varias laŭ grando, formo kaj materialo, sed ĝenerale kesto havas brikan formon. Kesto povas havi kovrilon, kiu fojfoje sekurigeblas per seruro aŭ klinko. Malnovstila ŝlosebla kesto estas kofro. Kestoj povas esti ornamaj kaj utilaj. La kesto estas unu el la plej fruaj objektoj de doma meblo.
Proverboj
Ekzistas proverboj pri kesto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Formeti la aferon en la keston de forgeso. ” „ Ofta festo, malplena kesto. ”
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-30.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.