La kernburgo (ankaŭ nomata ĉefa burgo, alta burgo aŭ interna burgo) estas ĉe grandaj burgoj, tiu parto de la burgo, kiu, estas speciale protektita de antaŭburgo, ĉirkaŭfermejo, fosaĵoj, ringmuro kaj pliaj defendaj konstruaĵoj kaj tiel estas la kerno de mezepoka fortikaĵo.
Ĝi konsistas el gravaj loĝkonstruaĵoj kaj defendkonstruaĵoj kiel ekzemple la halo, la palaco, la loĝturo kaj la burgfrido. Ofte tie troviĝas ankaŭ burgputo aŭ cisterno, ĉar akvorezervejoj estis tre gravaj dum la sieĝo de la burgo.
Ofte la kernburgo estas la plej malnova parto de burgo. Ofte ĝi havas flankajn turojn. Ĉe kompleksaj burgaj konstruaĵoj la konstruaĵoj staras ringforme ĉirkaŭ la burga korto, servas kiel centra ejo de burgo kaj, se sufiĉe granda ankaŭ kiel turnira placo.
La nomo “alta burgo” ekzistas, ĉar la kernburgo ĉe montburgoj kaj ĉe akvoburgo estas pli alta ol la antaŭburgo.
Literaturo
- Horst Wolfgang Böhme, Reinhard Friedrich, Barbara Schock-Werner (Eld.): Wörterbuch der Burgen, Schlösser und Festungen. Philipp Reclam, Stuttgart 2004, ISBN 3-15-010547-1, S. 169.