Riaŭ-Insuloj Kepulauan Riau | ||
---|---|---|
provinco de Indonezio | ||
Bazaj informoj | ||
Ĉefurbo | Tanjung Pinang | |
Areo | 8 201 km² | |
Loĝantaro | 1 679 163 (stato de 2011) | |
ISO-kodo | ID-KR | |
emblemo | ||
Akvejo | Sudĉina maro | |
Koordinatoj | 0° 54′ 0″ N, 104° 27′ 0″ O (mapo)0.9104.45 | |
Areo | 21 992 km² (2 199 200 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 679 163 [+] (2020) | |
Poŝtkodo | 29000–29999 [+] | |
Riaŭ-Insuloj | ||
Vikimedia Komunejo: Riau Islands [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Riaŭ-Insuloj (indonezie Kepulauan Riau; akronime: Kepri) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 8 201 kvadrataj kilometroj kaj situas norde de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 la provinco havis 1 679 163 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 208 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 5 distriktoj, 59 subdistriktoj kaj 331 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Tanjung Pinang. Alia grava urbo estas Batam.
La teritorio estas memstara provinco nur ekde 2004, antaŭe la insuletoj apartenis al la provinco de Riaŭo. Pro sia situo ĉe la orienta finaĵo de la Malaka Markolo kaj la proksimeco al Singapuro, la juna provinco evoluis al vigla industria kaj turisma centro. En la Natuna-insuloj tergaso estas elterigata.