Kentukia Ĉevalvetkuro | ||
---|---|---|
ripetiĝanta sporta evento • laboro | ||
ĉevala vetkuro • graded stakes race | ||
Komenco | 1875 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Fondinto(j) | Meriwether Lewis Clark Jr. vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Kentukia Ĉevalvetkuro (aŭ kentucky Derby en la angla) estas por amantoj de kurĉevaloj fama vetkuro kiu okazas ĉe Churchill Downs en la usona ŝtato Kentukio. Ĝi estas la unua, kaj plej mallonga de tri famaj vetkuroj kiuj okazas en Usono. La tri vetkuroj — Kentukia Ĉevalvetkuro, Vetaĵo Preakness, kaj Vetaĵo Belmont — konsistigas la Trioblan Kronon. En Usono, eĉ inter ne-interesitoj pri ĉevalkonkursoj, la kulturo de la Kentukia Ĉevalvetkuro estas vaste konata. Multaj homoj organizas festojn por rigardi la vetkuron televide kaj trinki mentjulepojn, alkoholaĵo ligita al la Kentukia Ĉevalvetkuro. Ĉe tiaj festoj, kaj antaŭ la komenco de la vetkuro, oni aŭdigas la kanton My Old Kentucky Home (Mia Malnova Kentukia Hejmo), kiu fariĝis la oficiala kanto de la ŝtato de Kentukio.
La Kentukia Ĉevalkonkurso okazas ĉiujare ekde 1875. La gajninto de la unua vetkuro estis Bonaventure, antaŭ spektantaro de 10,000 homoj la 17an de majo 1875.
Eksteraj ligoj:
- TTT-ejo de la Kentukia Ĉevalvetkuro http://www.kentuckyderby.com
- TTT-ejo de la Muzeo de la Kentukia Ĉevalvetkuro http://www.derbymuseum.org/
- TTT-ejo de la vetkurejo Churchill Downs http://www.churchilldowns.com
- TTT-ejo de la Festivalo de la Kentukia Ĉevalvetkuro http://www.kdf.org/