
Kentrono (armene Կենտրոն, signifas Centro) estas la centra distrikto de Erevano, la ĉefurbo de Armenio. En tiu ĉi distrikto troviĝas la administraj, komercaj kaj politikaj centroj kaj de la urbo kaj de la lando ĝenerale. Ĝi ankaŭ estas la plej turisma parto de la urbo ĉar ĝi gastigas la plejparton de la hoteloj, restoracioj, trinkejoj, dancejoj kaj muzeoj. La distrikto dividiĝas en kvin kvartalojn: Pokr Kentron, Noragjugh, Nor Kilikia, Ajgestan kaj Kond. Ĝia areo estas 1420 hektaroj kie loĝas ĉirkaŭ 129 700 personoj.
Lokoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.