Kenneth Searight | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de novembro 1883 en Kensington | |
Morto | 28-an de februaro 1957 (73-jaraĝa) en Folkestone | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Alma mater | Charterhouse School vd | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kenneth Searight (Kensington, 1883 – 1957) estis la kreinto de la internacia helplingvo sona. Searight priskribas ĝian gramatikon en sia libro Sona: An auxiliary neutral language.
Searight estis bone konata en elegantaj samseksemaj medioj de Britio kiel tre dezirinda paro kaj estis koramiko de verkistoj kaj intelektuloj de sia tempo. Charles Kay Ogden, tiam eldonisto, profitante lian famon inter aristokratoj kaj artistoj, konvinkis lin tial ke li permesis publikadon de lia planlingvo. La verko havis favoran ricevon de brita kritiko. Ogden publikigis en la libro Sonan/bazan anglan vortaron, profitante por propagandi sian propran projekton.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.