Ken Saro-Wiwa | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Ken Saro-Wiwa | |||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1941 en Bori, ![]() | ||||
Morto | 10-an de novembro 1995 (54-jaraĝa) en Port Harcourt | ||||
Mortis pro | mortpuno vd | ||||
Mortis per | pendumo vd | ||||
Tombo | Port Harcourt Cemetery vd | ||||
Etno | Ogonioj vd | ||||
Lingvoj | angla • Khana • niĝeria piĝino vd | ||||
Ŝtataneco | Niĝerio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ibadano • Government College Umuahia vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Jim Wiwa vd | ||||
Infanoj | Ken Wiwa • Noo Saro-Wiwa • Zina Saro-Wiwa vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • scenaristo • aktivulo • mediprotektulo • televida produktoro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ken Saro-Wiwa aŭ Ken Beeson Saro-Wiwa (naskiĝis la 10-an de oktobro 1941 en Bori (Niĝerio) ; mortis - per pendumo - la 10-an de novembro 1995 en Port Harcourt) estis niĝeria verkisto kaj produktisto kaj aktivulo ekologiisto. Li ricevis la Premion de ĝusta vivmaniero en 1994.
Biografio
Li naskiĝis kiel membro de la Ogonioj, el kies teroj la nederlanda kompanio Shell prenis petrolon ekde 1950-aj jaroj. Saro-Wiwa estis ĉefo de paca kampanjo kontraŭ tiu komerca ekspluato, kiu kaŭzis mediajn katastrofojn en la Niĝera delto. Li ricevis la Premion de ĝusta vivo en 1994 pro tio, kelkajn monatojn post sia aresto fare de la regimo de Sani Abacha. Post la proceso, li estis pendumita en 1995, malgraŭ fortaj protestoj de multaj ŝtatoj de Eŭropo, Ameriko kaj Afriko, ĉe kontraŭ protesto de la kompanio Shell. Niĝerio tuj poste estis eksigita el la komunumo de nacioj.
Dankeco
Ken Saro-Wiwa ricevis ĉi tiun premion «pro sia ekzempla kuraĝo en la paca luktado por civilaj, ekonomiaj kaj mediaj juroj de sia popolo». [1]
Literaturo kaj televida industrio
Li skribis la popularan libron Sozaboy : A Novel in Rotten English, tradukita en la franca, kiu rakontas la historion de unu homo rekrutita de la armeo dum la Niĝera enlanda milito (1967-1970). Ken skribis ankaŭ On a Darkling Plain. En televida industrio, li estis aŭtoro de la satira serio Basye & Co.
Bibliografio
Biografio de Ken Saro-Wiwa, In the Shadow of a Saint, estis verkita de sia filo, Ken Wiwa.
- Geseko von Lüpke et Peter Erlenwein, "Nobel" alternatif, 13 portraits de lauréats 2008 213 p. (ISBN 978-2842211912), p. 173 ĝis 183
- angle Abdul-Rasheed Na'Allah (dir.), Ogoni's agonies : Ken Saro-Wiwa and the crisis in Nigeria, Africa World Press, Trenton (N.J.) 1998 388 p. (ISBN 0-86543-647-9)
- angle Sanya Osha, Ken Saro-Wiwa's shadow : politics, nationalism and the Ogoni protest movement Adonis & Abbey, 2007 193 p. (ISBN 978-1-905068-46-3)
Referencoj
- ↑ Franca vikipedio
Eksteraj ligiloj
- angle Ken Saro-Wiwa sur la retejo de la Premio de ĝusta vivo Arkivigite je 2010-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
- angle La Fondaĵo Ken Saro-Wiwa Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine