Kemisintezoĥemisintezo estas praa tipo de la aŭtotrofa asimilado. Dum la kemisintezo, la konstruo de la organikaj materialoj okazas ne per lumenergio (fotosintezo), sed per kemia energio, per oksidigo de la ĉirkaŭaj kombinaĵoj. La sintezo okazas same kiel ĉe la fotosintezo el akvo kaj karbona dioksido, same estiĝas adenozina trifosfato (ATP) - kiel konservanto de la liberiĝanta energio - kaj NADPH - konservanta la hidrogenon de la akvo.

La plej gravaj oksideblaj kombinaĵoj estas la amoniako, la nitritoj, la hidrogengaso, la karbona monooksido, metano, fero- kaj mangansaloj, la sulfura hidrogeno, sulfuro, tiolsulfato.

La plej gravaj kemisintezaj organismoj estas la nitrigaj bakterioj, la hidrogenbakterioj, la fer- kaj sulfurbakterioj.

Ekzemploj

  • sulfurbakterioj (oksidigo de sulfura hidrogeno H2S)
  • nitrigaj bakterioj, (oksidigo de amoniako NH3 aŭ de nitrito NO2)
  • ferbakterioj (oksidigo de duvalora fero Fe2+ al trivalora fero Fe3+)
  • anaerobaj metanbakterioj (oksidigo de hidrogeno H2 per karbona dioksido CO2 al akvo H2O kaj metano CH4)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.