Keménfa estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg.
Bazaj informoj
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 100
- Poŝtkodo: 8995
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°50′28″N 16°38'16″E
Situo
Keménfa situas en Montetaro Zala sur deklivoj, Zala (rivero) preterfluas, fine de tre mallonga sakovojo, fervojo Ukk-Slovenio preteriras. Zalaegerszeg troviĝas 19, Őriszentpéter 20, Nova 21, Körmend 24 km-ojn.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1371 laŭ tiama hungara ortografio "Kemenfolua". Dum la kontraŭturkaj bataladoj la vilaĝo senhomiĝis, sed poste rehomiĝis. En 1900 196 vilaĝanoj vivis ĉi tie. En Keménfa migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Floriano el la 1920-aj jaroj
- skulptaĵo pri Stefano la 1-a (Hungario)
- lago
|