Kelevíz estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Marcali. La loknomo signifas arkaike: lanco.

Bazaj informoj

Situo

Kelevíz situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Balatonszentgyörgy-Barcs, laŭ fervojo Balatonmáriafürdő-Somogyszob. La vilaĝo preskaŭ kontaktiĝas kun Mesztegnyő. Marcali troviĝas 9, Balatonfenyves 27, Zalakaros 28, Lengyeltóti 29 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1273 laŭ tiama hungara ortografio "Kelevez". En la 1330-aj jaroj la vilaĝo havis paroĥon. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En Kelevíz migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.