![](../I/Slovakia_kosice_kosiceokolie.png.webp)
Kecerovce troviĝas en la plej griza parto
Bazaj informoj
Kecerovce, hungare Kecer estas unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.
- Areo: 14 km²
- Supermara alteco: 307 m
- Loĝantaro: 2710
- Poŝtkodo: 044 47
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo
Kecerovce situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas 20 km-ojn.
Historio
Vilaĝo "Kecerkosztolány" estis unue menciita en la jaro 1229, apuda vilaĝo "Kecerpeklény" en 1427. En 1910 loĝis en Kecerkosztolány 286 homoj, en Kecerpeklény 410 homoj, (en ambaŭ plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de Lemes, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Kecerovce 2333 homoj, (1442 ciganoj, 863 slovakoj, 7 ĉeĥoj, 2 ukrainoj kaj aliaj).
Vidindaĵo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1602 en vilaĝparto Kecerkosztolány
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.