Kebnekaise / Giebnegáisi | |||
---|---|---|---|
montarmasivo • monto • plej alta punkto | |||
Alteco | 2 097 m | ||
Situo | Svedio | ||
Montaro | Skandinava Montaro | ||
Geografia situo | 67° 54′ N, 18° 32′ O (mapo)67.90444418.528333Koordinatoj: 67° 54′ N, 18° 32′ O (mapo) | ||
| |||
Rimarko | Plej alta monto en Svedio | ||
La monto Kebnekaise (jen svedigita formo de la origine samea nomo Giebnegáisi aŭ Giebmegáisi, en Esperanto "kaldrona kresto") estas la plej alta monto de Svedio je alteco de 2097 metroj super la marnivelo (norda pinto, konsistanta el roko). La glacikovrita suda pinto kutimis esti pli alta ol la norda pinto; ĝi estis mezurita ekde 1880. En 2018, pro mondvarmiĝo kaj la rezulta glaĉera fandado, ĝi unuafoje estis pli malalta ol la norda pinto.
La monto estas la centro kaj plej alta punkto de la samnoma montmasivo Kebnekaise en la norda parto de la Skandinava Montaro. La monto kaj la ĉirkaŭa masivo situas en Laponio, proksimume 150 kilometrojn norde de la Arkta Cirklo kaj proksimume 70 km okcidente de la urbo Kiruna.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.