Kazimír | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 076 13 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 839 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 84 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 32′ N, 21° 35′ O (mapo)48.5263888921.58416667Koordinatoj: 48° 32′ N, 21° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 154 m [+] | ||
Areo | 9,93 km² ( 993 ha) [+] | ||
| |||
| |||
- Pri persona nomo temas artikolo Kazimiro.
![](../I/Slovakia_kosice_trebisov.png.webp)
Bazaj informoj
Kazimír, hungare Kázmér estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
- Areo: 10 km²
- Supermara alteco: 154 m
- Loĝantaro: 860
- Poŝtkodo: 076 13
- Aŭtokodo: TV
- Telefonprefikso: 56
Situo
Kazimír situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landlimo, inter 2 rojoj, laŭ flankovojoj. Trebišov troviĝas 19 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1270 en formo "Kamer", krome fortikaĵo menciiĝis post 4 jaroj. En la 15-a jarcento la komunumo disiĝis al Nagy (=granda) kaj Kis (=malgranda) Kázmér. En 1910 loĝis en Malgranda Kázmér 184, en Granda Kázmér 531 da homoj, (en ambaŭ slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1960 la vilaĝoj unuiĝis. En 2001 loĝis en Kazimír 882 da homoj, (878 slovakoj).
Vidindaĵoj
- ruinoj de la fortikaĵo
- kalvinana preĝejo el la 19-a jarcento
- katolika preĝejo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) de 1768, en 1837 klasikismiĝis
- luterana preĝejo el la 19-a j.c.
- klasikisma kastelo ĉirkaŭ en 1840