Kazeino estas animala proteino kiu aperas en lakto. Temas pri la plej grava laktoproteino. Ĝi gravas por la nutrado de ido, ĉar estas facile digestebla en esencajn aminoacidojn por la sintezo de aliaj proteinoj.
Kazeinon oni produktas diluante senkremigitan lakton kun akvo, al kiu oni poste aldonas aceton por ke la kazeino precipitiĝu. Kazeino povas esti industriskale produktata varmigante lakton kaj acidigante ĝin per sulfuracido.
Aplikado
En pentrado oni aplikas kazeinon. Ĝi estas solvita en kalcia hidroksido aŭ natrio por ligi kolorigaĵon. Tiel ĉi preparitaj koloroj estas veterrezistaj kaj tial escepte bone utiligeblaj por fari murprentaĵojn je seka stuko. Tiu ĉi metodo ekestis en la mezepoko kaj furoris en la murpentrado de la baroko.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.