Katja Lel | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Екатерина Николаевна Чупринина (Ekaterina Nikolajevna Ĉuprinina) |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1974 (49-jaraĝa) en Nalĉik |
Ĝenroj | popmuziko |
Profesio | kantistino |
Retejo | klel.ru |
Persona informo | |
Naskonomo | Екатерина Николаевна Чупринина |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio • Sovetunio |
Alma mater | Gnessin Russian Academy of Music |
Okupo | |
Okupo | kantisto • kantoverkisto • komponisto |
TTT | |
Retejo | http://klel.ru/ |
Katja Lel (cirile Катя Лель, naskonomo Ekaterina Nikolajevna Ĉuprinina, cirile Екатерина Николаевна Чупринина, naskiĝis la 20-an de septembro 1974 en Nalĉik, Sovetunio, do nun 49-jara) estas kantistino rusa.
En Nalĉik, kie ŝi pasigis sian infanecon kaj adoleskajn jarojn, ŝi finis muzikan mezlernejon. En 1994 ŝi translokiĝis al Moskvo por daŭrigi la muzikajn studojn en la voĉa fakultato de la Rusia Akademio de Muziko. En 1998 ŝi finis la akademion kun plej altaj honorigoj.
Samjare ŝi komencis soloistan kantistan karieron, publikigante sian unuan albumon titolitan Champs Elysées laŭ la fama pariza aleo kaj sukcese koncertante en tuta Rusio kaj iuj pliaj ŝtatoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. En 2003 ŝi ŝanĝis sian muzikan stilon kaj ekkunlaboris kun la produktoro Maksim Fadejev. Aparte ilia komune produktita kanzono "Moj Marmeladni" iĝis tre populara en pluraj ŝtatoj de KSŜ.