Kategato | |
---|---|
markolo • golfo [+] | |
Akvejo | Skagerrak, Balta maro |
Koordinatoj | 56° 55′ 42″ N, 11° 25′ 41″ O (mapo)56.92833333333311.428055555556Koordinatoj: 56° 55′ 42″ N, 11° 25′ 41″ O (mapo) |
Areo | 25 485 km² (2 548 500 ha) [+] |
Kategato | |
Vikimedia Komunejo: Kattegat [+] | |
Kategato (dane Kattegat aŭ svede Kattegatt) estas mareto inter Danio kaj Svedio, havanta areon de pli-malpli 30.000 km². Norde ĝin ligas mareto Skagerrak al Norda maro, kaj sude Lillebælt, Storebælt kaj Sundo kondukas al Balta maro. Ĝi ankaŭ havas okcidentan ligon al Norda maro, pere de kanaliĝinta fjordo Limfjorden.
Kategato estas flankata de Svedio oriente, Jutlando okcidente, kaj insulo Sjælland sude. Ĝi enhavas plurajn mezmalgrandajn insulojn.
Insuloj
- Æbelø
- Anholt
- Hesselø
- Læsø
- Samsø
Alfluaj riveroj
- De Jutlando:
- Gudenåen
- De Svedio:
- Rivero Göta
- Ätran
- Lagan
- Nissan
- Viskan
Prononco kaj etimo
La Danan prononcon de ĉi nomo oni povas redoni esperantlitere kiel [KETeget], la Svedan kiel [KAT:egat].
La nomo venas de la platdiĉa lingvo, kie ĝi signifas "Kata Truo".
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.