Triunua Katedralo | |||
---|---|---|---|
ortodoksa katedralo [+] | |||
Lando | Rusio | ||
Situo | Sankt-Peterburgo | ||
- alteco | 80 m [+] | ||
- koordinatoj | 59° 54′ 58″ N, 30° 18′ 21″ O (mapo)59.91611130.305833Koordinatoj: 59° 54′ 58″ N, 30° 18′ 21″ O (mapo) | ||
Arkitekto | Vasily Stasov | ||
Estiĝo | 1828 | ||
Triunua Katedralo | |||
Vikimedia Komunejo: Trinity-Izmailovsky Cathedral [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Triunua Katedralo (ruse Троицкий собор, Troickij sobor, ruse Троице-Измайловский собор, Troice-Izmailovskij sobor, foje nomita Troickij Katedralo) estas malfrua ekzemplo de la Empira stilo, konstruita inter 1828 kaj 1835 laŭ desegno de Vasilij Stasov. Ĝi situas en Sankt-Peterburgo, Rusio, sude de la Admiralejo en Izmajlovskij Prospekt, proksime al la metrostacio de la Teknologia Instituto.
La rusortodoksa katedralo, kiu povas gastigi ĝis 3000 vizitantojn, estis restaŭrita post jaroj de forgeso. Honore al la venko en la Rus-Turka Milito (1877–1878), kiam la rusoj liberigis Bulgarion el la dominado de la Otomana Imperio, oni konstruis memorkolonon antaŭ la norda fasado de la katedralo en 1886. La katedralo estis agnoskita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1990.[1]
La 25-an de aŭgusto, 2006, dum rekonstrua laboro, la ĉefa kupolo de la katedralo falis post incendio, same kiel unu el la malgrandaj kupoloj.[2] La katedralo estis restaŭrita kaj remalfermita en 2010.
Notoj
- ↑ Saint Petersburg and Related Groups of Monuments
- ↑ Restorers face long effort at Petersburg cathedral after fire. Arkivita el la originalo je 2008-06-06. Alirita 2019-09-07.
Eksteraj ligiloj
59° 54′ 58″ N 30° 18′ 21″ O / 59.91611 °N, 30.30583 °O (mapo)
la ĉefa fasado centra kupolo la pinto el birda perspektivo