Katedralo de Skara | ||
---|---|---|
Luterana katedralo • kultura havaĵo • vidindaĵo • religia arto [+] | ||
Koordinatoj | 58° 23′ 11″ N, 13° 26′ 21″ O (mapo)58.3865113.43924Koordinatoj: 58° 23′ 11″ N, 13° 26′ 21″ O (mapo) | |
Arkitekto | Helgo Zettervall | |
Estiĝo | 1150 | |
Katedralo de Skara | ||
Vikimedia Komunejo: Skara domkyrka [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La katedralo de Skara estas unu el la plej aĝaj katedraloj en Svedujo. Oni konstruis ĝin dum la 12-a jarcento laŭ gotika arĥitekturo. La preĝejo estas la katedralo de la episkopujo Skara de luterana Eklezio de Svedio.
Konstruhistorio
La episkopujo Skara estas la plej aĝa episkopujo de Svedujo. Ĝin fondis en 1014 Olof Skötkonung, unua kristanisma reĝo de Svedujo. La katedralo, konstruita en la 12-a jarcento el tajlita sabloŝtono laŭ gotika stilo, ankoraŭ multan konservis de sia mezepoka plano kaj masonaĵo. Ekzemple dum la riparado de la katedralo en la jaroj 1947 ĝis 1949 oni liberigis kripton bone konserviĝintan el la 12-a jarcento, kaj dum la renovigo de 1999 oni trovis ŝtonrestaĵojn, datigotajn je eĉ pli granda aĝo. Tamen ĝia nuna aspekto estas la rezulto de la energia renovigo fare de arĥitekto Helgo Zettervall kaj ties kompreno de gotiko en la jaroj 1886 ĝis 1894. Post brulego oni denove renovigis la katedralon en la 1940-aj jaroj kaj ekipis ĝin per novaj vitraloj en la ĥorejo, kiujn artisme kreis Bo Beskow.
- Katedralo antaŭ la alikonstruo fare de Helgo Zettervall
- La katedralo
- Vitralo de Bo Beskow
Orgenoj
La katedralo de Skara disponas pri ĉeforgeno kaj ĥororgeno. La ĉeforgenon konstruis en 1964 la dana orgenkonstruisto Poul-Gerhard Andersens el Kopenhago. La instrumento havas 46 registrojn sur tri manualaj kaj unu pedalara suborgenoj. La ludotraktilaroj estas meĥanikaj, la registrotraktilaroj estas elektraj.[1]
|
|
|
|
- Konektiloj: I/II, III/II, I/P, II/P, III/P
La nomoj de la registroj restas netradukitaj, kaj ankaŭ la romiaj ciferoj por la suborgenaj klavaroj restas, por eviti konfuzojn je leginto de ĉi tiu artikolo, kiu volas rigardi aŭ ludi la orgenon--Longharulo (diskuto) 11:51, 15 Dec. 2014 (UTC)