Katedralo de Sevilo | |||
---|---|---|---|
katolika katedralo | |||
katolika katedralo [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Situo | Sevilo | ||
- koordinatoj | 37° 23′ 9″ N, 5° 59′ 35″ U (mapo)37.385742159631-5.9930955622969Koordinatoj: 37° 23′ 9″ N, 5° 59′ 35″ U (mapo) | ||
Longo | 135 m | ||
Larĝo | 100 m | ||
Areo | 0,02 km² (2,4 ha) [+] | ||
Ekkonstruo | 1401 | ||
Finkonstruo | 1519 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
Tipo de heredaĵo | Kultura | ||
Jaro | 1987 (11) | ||
Numero | 383 | ||
Regiono | Eŭropo kaj Nordameriko | ||
Kriterioj | i, ii, iii, vi | ||
Katedralo de Sevilo | |||
Vikimedia Komunejo: Cathedral of Seville [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Katedralo Sankta Maria de la Seĝo de Sevilo estas la katedralo el gotika arĥitekturo plej granda en la mondo. En 1987 estis deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO. La metropolita urbodomo estas ĝia administranto dum la 7 jarcentoj da historio de la katedralo.
Por la ekleziaj celoj okazas ĉiutaga meso, la celebrado de la festoj de la Korpo de Kristo kaj de la Senmakula Koncipiĝo kaj oni ankaŭ zorgas pri la kultado al la Virgulino de la Reĝoj. En tiu ĉi templo ankaŭ troviĝas la restaĵoj de Sankta Fernando Reĝo, patrono de la urbo.
Reĝa Kapelo de la Katedralo de Sevilo estas kapelo situanta en la ĉefa parto de la Katedralo de Sevilo apartenanta al la Katolika Eklezio. En ĝi estas enterigitaj Fernando la 3a, Alfonso la 10a kaj Petro la 1-a de Kastilio, inter aliaj membroj de la leon-kastilia nobelaro. En la kapelo ankaŭ troviĝas la bildo de la Virgulino de la Reĝoj, patronino de la urbo Sevilo.