Katedralo de Sankta Kruco | |
---|---|
Katedralo de Sankta Kruco en Bratislavo | |
katedralo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Slovakio |
Municipo | Bratislavo |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | grekokatolika |
Dato de konsekro | 1860 |
Statuso | katedralo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novrenesanco, novgotiko |
Konstruado | 1859–1860 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Katedralo de Apoteozo de Sankta Kruco estas grekokatolika katedralo en Slovakio, en la ĉefurbo Bratislavo.
Historio
La preĝejo konstruiĝis inter 1859-1860 apud la tiama tombejo en la tiam nomata urbo Pozsony [poĵonj]. Komence ĝi estis romkatolika preĝejo. La konsekron faris ĉefepiskopo de Esztergom Johano Scitovszky [scitovski]. Kiam la tombejo ne plu funkciis, ankaŭ la preĝejo estis superflua. Ekde 1972 ĝi apartenas al la slovakaj grekokatolikaj kredantoj kaj tiam la preĝejo renoviĝis, kiun episkopo Vasil Hopko denove konsekris. En 1996 la interna parto ŝanĝiĝis laŭ rito de grekokatolikoj. Ekde 2008 oficiale ĝi estas katedralo.
Konstruaĵo
La konstruaĵo havas unu navon kaj super la enirejo sveltan turon, sed apude ankaŭ estas turetoj, kiel ornamaĵoj. Interne la novaj bildoj pretiĝis en 1996.
Fontoj
- Angla kaj slovaka Vikipedioj