Katedralo Sankta Barbara | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo [+] | |||
Koordinatoj | 49° 56′ 52″ N, 15° 16′ 2″ O (mapo)49.9477815.26722Koordinatoj: 49° 56′ 52″ N, 15° 16′ 2″ O (mapo) | ||
Arkitekto | Johann Parler la pli juna | ||
Katedralo Sankta Barbara | |||
Vikimedia Komunejo: Church of Saint Barbara (Kutná Hora) [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La katedralo Sankta Barbara (ĉeĥe Chrám svaté Barbory) je Kutná Hora en Ĉeĥujo estas unu el la plej eksterordinaraj gotikaj preĝejoj en Mezeŭropo. Ĝi estas registrita kiel monda heredaĵo de Unesko.
Konstruhistorio
La konstruo komenciĝis en la jaro 1388, la konstruado tamen plurfoje devis estis interrompata plurfoje: unue ĝi haltis dum pli ol sesdek jaroj pro la Husano-Militoj ĝis 1482. En 1588 oni ĉesigis la konstruadon pro manko de mono; oni fermis ĝin per provizora intermuro. Lasta konstruado okazis inter 1884 kaj 1905.
La unua konstruestro kaj arĥitekto estis Johann Parler la pli juna, filo de Peter Parler, kiu supozeble partoprenis la kunplanadon. Post la Husanaj Militoj la arĥitektoj venigitaj el Prago Matěj Rejsek, prezidanto de la praga ŝtontajlisto-gildo, kaj Benedikt Ried, reĝa arĥitekto de Vladislao la 2-a daŭrigis la konstruadon.
La origina plano intencis preskaŭ duoble grandan konstruaĵon, sed la konstruoprogresoj dependis de la prospero de la arĝentominejoj de la urbo same kiel de la pokaza politika situacio de la epoko. Tio kaŭzis longan interrompon de la konstruado post la elrabado de la urbo dum la Husanaj Militoj, same kiel la malpliiĝan intereson pri la konstruo dum la finiĝanta 16-a jarcento, kiam la reformacio trovis multajn anoj.
La laŭlonga navaro de la preĝejo estas kvinnava galeriohalo; tiu ĉi transiras en ĥorejon kun ĥorĉirkaŭirejo, kiu finiĝas en 15 lateroj de 28-latero kaj ekstere aperas preskaŭ ronda. La eksteran konstruaĵon dominas abundaj kontraŭfortaj elementoj.
La nekutima aranĝo de la laŭlonga domo baziĝas sur planoŝanĝo sub Benedikt Ried, kiu anstataŭ la planitaj altnavaj muroj de baziliko super la arkaĵoj de la laŭlonga navo starigas pilastrojn kaj tiel larĝigas la spacon. Super la pilastroj etendiĝas unika arkoripa volbo, kiu malkonturigas la limojn inter la unuopaj naveroj, tiel ke ekestas tre unueca spacoimpreso.
Sian plej okulfrapan ektseraĵon per la tri tendotegmentoj la katedralo ricevis nur en la 19-a jarcento. Kadre de la novgotiko oni anstataŭis la intertempe pli modestan tegmenton per la nuna konstruaĵo, kiu orientiĝis laŭ la origina plano de Ried[1]. Kadre de ĉi tiu riparado la preĝejo ricevis ankaŭ aldonan naveron en la okcidento same kiel novan okcidentan muron.
La katedralo hejmigas valorajn artotrezoraĵojn el diversaj stilepokoj, inter ili altaron de la Majstro de la Triunuo-Altaro el la jaro 1480, multajn statuojn kaj murpentraĵojn same kiel originale konserviĝintan gotikan ĥorseĝaron.
Bildaro
- Plano
- Parto de fenestrobildo kun prezentado de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a
- Interno
- Volbo super la ĥorejo
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de Kutná Hora Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine