Katedralo Nia Sinjorino | |||
---|---|---|---|
katedralo [+] | |||
Lando | Brazilo | ||
Urbo | Votuporango | ||
Koordinatoj | 20° 25′ 15″ S, 49° 58′ 31″ U (mapo)-20.42075-49.97529Koordinatoj: 20° 25′ 15″ S, 49° 58′ 31″ U (mapo) | ||
konsekro | 12-a de oktobro 1958 | ||
Katedralo Nia Sinjorino | |||
Vikimedia Komunejo: Cathedral Our Lady in Votuporanga [+] | |||
Retpaĝaro: www.nossasenhoravotuporanga.com.br | |||
La katedralo Nia Sinjorino estas katolika preĝejo en la centro de la brazila urbo Votuporango, kaj la katedralo de la episkopujo Votuporango. La patronino de la katedralo estas Maria, la patrino de Jesuo.
Ĝia konstruado komenciĝis la 19-an de aprilo 1954 kaj post pli ol 4 jaroj, la 12-an de oktobro 1958, ĝi estis solene inaŭgurita, kvankam tiam ankoraŭ sen la turoj, kiuj estis konstruitaj nur jarojn poste. Entute ĝi estas 1.810,83 kvadratmetra.
La preĝejo, konstruita en klasika novgotika stilo, impresas ĉiujn per siaj arkivoltoj, vitraloj kaj plafonaj freskoj. Kun antaŭa rendevuo, oni povas viziti la belvidejon situantan meze de la du antaŭaj turoj. La ŝtuparo, kiu kondukas al ĉi tiu bela loko, malkaŝas al la vizitanto la internon de ĉi tiu grava konstruaĵo, trapasante la horloĝmaŝinon.[1] [2] [3]