Katao (aŭ, sen plena esperantigo, kata) estas japana vorto (型 aŭ 形) kun la signifo "formo". Ĝi rilatas al detala koreografia serio de batalartaj movadoj faritaj por esti praktikata sola. Ĝi ankaŭ povas esti reviziita ene de grupoj kaj sammove dum trejnado. Ĝi estas praktikata en japana batalarto kiel maniero parkerigi kaj perfektigi la normigitajn seriojn da movoj. Korea luktosporto kun japana influo (hapkido, Tang Soo Do) uzas la derivitan esprimon hyeong (hanja: 形) kaj ankaŭ la esprimon pumsae (hanja: 品 勢, hangulo: 품새).
Katao ankaŭ estas uzita en multaj tradiciaj japanaj artoj kiel ekzemple teatroformoj kiel Kabuko kaj lernejoj de teceremonio (chadō), sed estas plej ofte konataj en la luktosporto. Kata estas uzata de plej multaj japanaj kaj okinavaj batalartoj, kiel iaido, ĵudo, kendo kaj karateo.
Katao origine estis la sumo de instruaj kaj trejnaj metodoj per kiuj sukcesaj batalaj teknikoj estis konservitaj kaj transdonitaj. Praktikado de katao permesis al grupo da personoj lukti uzante sistemajn alirojn, prefere per praktikado ripetema, la lernanto disvolvas la kapablon plenumi tiujn teknikojn kaj movadojn laŭ natura, refleksa maniero. Sistema praktiko ne signifas konstante rigida. La celo estas internigi la movadojn kaj teknikojn de katao por ke ili povu esti ekzekutitaj kaj adaptitaj laŭ malsamaj cirkonstancoj, sen penso aŭ hezito. La agoj de novulo aspektos malebenaj kaj malfacilaj, dum tiuj de majstro aspektas simpla kaj glata.
Kata ekde la 1950-aj jaroj estas pruntvorto en la angla kaj en aliaj okcidentaj eŭruopdevenaj lingvoj, origine rilate al ĵudo pro la atleto kaj edukisto KANŌ Jigorō (aŭ esperante Kano Ĵigoro), kaj ekde la 1970-aj jaroj ankaŭ rilate al karateo; sed la vorto intertempe estas uzata kiel ĝenerala termino por "formoj" en batalartoj ĝenerale, aŭ eĉ figure aplikita al aliaj kampoj.
En 2021 karateo kun du subdisciplinoj katao kaj kumiteo unuafoje estis parto de la somera olimpiko.