Katalin Stubendek | |
---|---|
Katalin Stubendek | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de novembro 1972 en Kráľovský Chlmec (Ĉeĥoslovakio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Katalin Stubendek [ŝtubendek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stubendek Katalin estas slovakia hungara aktoro, muzikalkantisto.
Katalin Stubendek[1][2] naskiĝis la 23-an de novembro 1972 en Kráľovský Chlmec (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).
Biografio
Katalin Stubendek maturiĝis en gimnazio en Komárno en 1991. Post 4 jaroj ŝi akiris aktoran diplomon en sk:Vysoká škola múzických umení v Bratislave. Post la diplomo ŝi havis rolojn en hungarlingvaj teatroj en Slovakio, poste en Nacia Teatro (Győr), inter 1999-2002 en Teatro Hevesi Sándor. Ekde 2002 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Pécs). Ŝi ricevis plurajn aktorajn premiojn. Ŝi edziniĝis kaj naskis 3 filinojn.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- Béla Zerkovitz: Csókos asszony - Katóka; S-ino Hunyadi
- Zsigmond Móricz: Csibe - titolrolo
- Ferenc Molnár: Liliom - Julika
- Mór Jókai Aranyember - Tímea (ina ĉefrolo)
- Joseph Stein-Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - Cejtel
- Alan Jay Lerner-Frederick Loewe: My Fair Lady - Eliza
- Leonard Bernstein: West Side Story - Maria
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Mariska
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Genezis (2018)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva intervjuo kaj biografio kun foto Arkivigite je 2021-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.