Katalin Petényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1941 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla • itala • franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Edz(in)o | Imre Gyöngyössy |
Infanoj | Bence Gyöngyössy • Réka Gyöngyössy |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto • filmreĝisoro • filmmuntisto • scenaristo |
Katalin Petényi [petEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petényi Katalin estis hungara filmreĝisoro, arthistoriisto, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Imre Gyöngyössy, ŝia filo estis Bence Gyöngyössy.
Katalin Petényi[1][2] naskiĝis la 12-an de marto 1941 en Budapeŝto.
Biografio
Katalin Petényi akiris arthistoriistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1964. En la sekvaj jaroj ŝi establis ekspoziciojn kaj muzeojn. Inter 1971–1980 ŝi instruis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, krome ŝi aliĝis al filma stabo de ŝia edzo. Ekde 1980 ŝi vivis en Okcidenta Germanio kun Imre Gyöngyössy, sed ili hejmenvenis depost fino de la socialismo. Ŝi ricevis premiojn inter 1988-2015. Ŝi edziĝis en 1961, naskis 2 gefilojn en 1963 kaj 1970, ŝi vidviniĝis en 1994.
Ŝiaj scenarlibroj (elekto)
- Orvos vagyok (dokumenta filmo, 1980)
- Jób lázadása (1983) - ankaŭ filmomuntisto
- Halál sekély vízben (1994) - ankaŭ filmomuntisto
- A közvetítő (televida dokumenta filmo, 2005) - ankaŭ reĝisoro
- Bakonyi juhászasszony (dokumenta filmo, 2013)
- A feltaláló (2020)
Ŝiaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Add tudtul fiadnak (dokumenta filmo, ankaŭ televida, 1985) - ankaŭ produktoro
- Fünfzig Jahre Schweigen: Deutsche in der UDSSR (dokumenta filmo, 1992)
- A Black Rose vár titka (televida serio, 2001) - ankaŭ scenaristo
- Kulák volt az apám (dokumenta filmo, 2014)
Ŝiaj filmomuntaĵoj (elekto)
- Pusztai emberek (1981)
- Holtak szabadsága (dokumenta filmo, 1993)
Ŝiaj filmoproduktaĵoj (elekto)
- Egy bolond százat csinál (2006, kunproduktoro)
Ŝiaj libroj
- Imre Gyöngyössy: Remény és mítosz (2015, redaktaĵo, ankaŭ angle kaj itale)
- Pest megye köztéri szobrai (1968)
- Róbert Csíkszentmihályi szobrászművész (1978)
- Imre Ámos (monografio, 1982)
- Jenő Barcsay (monografio, 1986)