Katalin Nemes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Katalin Frieder |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1915 en Debrecen |
Morto | 29-an de marto 1991 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | György Nemes |
Infano | Anna Nemes |
Okupo | |
Okupo | pianisto • piano instruisto |
Katalin Nemes [nemeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemes Katalin estis hungara pianisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Frieder, ŝia edzo estis György Nemes.
Katalin Frieder [1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1915 en Debrecen, ŝi mortis la 29-an de marto 1991 en Budapeŝto.
Biografio
Katalin Nemes de la aĝo de 10 ŝi frekventis konservatorion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1937. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Béla Bartók, Imre Stefániai kaj Imre Keéri-Szántó. Dum la studentjaroj ŝi pianludis en amuzorkestro. Post la diplomo ŝi edziniĝis, ŝi naskis filinon en 1946. Ŝi instruis en muziklernejo, ekde 1953 ŝi estis asistanto, ekde 1959 jam ordinara instruisto en la Muzikarta Altlernejo. Krom la instruado ŝi ofte koncertis sola aŭ kun orkestro enlande kaj eksterlande. Ŝi ricevis kelkajn premiojn.
Elektitaj disĉiploj
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto