Katalin Kőváry | |
---|---|
![]() Katalin Kőváry | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1942 (81-jaraĝa) en Békéscsaba |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Gábor Zsámbéki • Dániel Gryllus |
Infanoj | Dorka Gryllus • Samu Gryllus |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • dramaturgo • instruisto |
Katalin Kőváry [kOvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőváry Katalin estas hungara reĝisoro, scenaristo, dramaturgo, altlerneja instruisto. Ŝia filino estas Dorka Gryllus.
Katalin Kőváry[1] naskiĝis la 1-an de novembro 1942 en Békéscsaba.
Biografio
Katalin Kőváry studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös inter 1961-1963, poste ŝi akiris reĝisoran diplomon en Teatroarta Altlernejo (ambaŭ en Budapeŝto) en 1968. Ŝia instruisto pri reĝisorado estis Kálmán Nádasdy. Post siaj studoj ŝi laboris en Hungara Radio, samtempe en Teatro Thália (Budapeŝto) (1968-1980). En 1984 ŝi ekinstruis en la Teatroarta Altlernejo. En 1992 ŝi fondis malgrandan teatron, en la sekva jaro ŝi ekhavis postenon en Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝia unua edzo estis Gábor Zsámbéki, en 1972 ŝi denove edziniĝis al Dániel Gryllus, poste ŝi naskis 2 gefilojn. Ŝi ricevis premiojn en 1979 kaj 2017.
Ŝiaj elektitaj laboroj
reĝisoraj
- Deres már a határ (1998)
- A két Lotti (2000)
- Romeo kaj Julieto (2007)
- Magányos cédrus (2010)
- Te csak pipálj, Ladányi! (2014)
- Trió(2017-2018)
dramaturgia
- Válás Budán (2011)
scenarista
- A filozófus (1981)