Katalin Hervai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1957 (67-jaraĝa) |
Familio | |
Patro | Zoltán Hervai |
HERVAI Katalin estas rumanuja hungara pentristino, grafikistino naskita en Sfântu Gheorghe la 8-an de marto 1957. Ŝi estis la filino de pentristo Zoltán Hervai.
Biografio
Inter 1978-82 Katalin Hervai studis en Belarta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo, kie ŝia majstro estis László Feszt. Inter 1982-89 ŝi estis desegninstruistino en sia naskiĝurbo, ekde 1990 samloke desegn- kaj grafikinstruistino de Arta Liceo.
Individuaj ekspozicioj
- 1976, 1987 • Târgu Secuiesc
- 1979 • Bukareŝto
- 1983 • Kluĵo
- 1983 • Sfântu Gheorghe
- 1984 • Odorheiu Secuiesc
- 1987 • Covasna
- 1987 • Brassói Lapok Galéria, Braŝovo
- 1990, 1991 • Vármegye Galéria, Budapest
- 1991 • Eger
- 1993 • Veszprém.
Elektitaj grupaj ekspozicioj
- 1981 • Médium I., Sfântu Gheorghe
- 1985 • Kisgrafikai Szalon, Lodzo
- 1991 • Médium II., Sfântu Gheorghe
- 1994 • Médium III., Sfântu Gheorghe.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.