Kastelo de Ráckeve | ||
---|---|---|
Kastelo | ||
kastelo • hotelo [+] | ||
Koordinatoj | 47° 10′ 10″ N, 18° 56′ 39″ O (mapo)47.169418.9443Koordinatoj: 47° 10′ 10″ N, 18° 56′ 39″ O (mapo) | |
Arkitekto | Johann Lucas von Hildebrandt | |
Kastelo de Ráckeve | ||
Vikimedia Komunejo: Savoyai Mansion in Ráckeve [+] | ||
La Kastelo de Ráckeve (ankaŭ konato pri la posedanto Kastelo de Savoyai [savojai]) estas historia monumento en urbo Ráckeve. Nun la kastelo estas hotelo.
Historio
La kastelo estis konstruita por Eŭgeno de Savojo en la jaroj 1701 kaj 1702. Eŭgeno de Savojo mortis en 1736, la heredanto iĝis la hungara ŝtato mem. En 1750 oni konstruis pliajn alojn, tial la konstruaĵo formas kvarangulon, sed meze estas interna ĝardeno. En la sekvaj tempoj la ŝtato profitis la kastelon simpla grenejo. En 1814 incendio okazis, ĉefe la kupolo bruliĝis. En la 1960-aj jaroj ĝi preskaŭ kadukiĝis. En la sekva jardeko laŭ projekto de Jenő Rados la kastelo renoviĝis, sed oni ne trovis konvenan funkcion por la kastelo.
Kastelo
La teretaĝa baroka kastelo kun keloj situas sola en parko. La konstruaĵo spegulas italan kaj francan efikojn. Post la enirejo la vojo kuras en la interna korto ĝis la enirejo sub la kupolo. En la aloj ĉambroj por turistoj troviĝas, en la kelo restoracio funkcias.
Bildaro
Vido al la kastelo Skulptaĵo ĉe la enirejo Ornamaĵo Enirejo al la kastelo La kastelo interne
Fontoj
- oficiala paĝo Arkivigite je 2016-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoserio
- hungare kun fotoj
- hungare